Organizo de
Internacia Esperanto- Instituto

La Internacia Esperanto-Instituto estas fondaĵo en Hago. De tie la fondaĵo diskonigas Esperanton tra la mondo kaj tra sia propra urbo.
IEI estis fondata de Julia Isbrücker kaj Andreo Cseh en 1930. En la jaro 1933 IEI ekposedis sian propran domon ĉe la adreso Riouwstraat 172 en Hago, kie ĝi hejmas ankoraŭ hodiaŭ.
La domo de IEI nomiĝas la Cseh-Domo. Ĝi estas la ejo por interkultura renkonto en Hago. IEI okazigas tie kursojn, kunvenojn pri Esperanto — pri la lingvo kaj pri la kulturo — kaj ĝenerale informigas la publikon pri Esperanto.
IEI organizas en la Cseh-Domo diversajn eventojn, de kunvenojn por studantojn aŭtodidaktajn kaj perretajn ĝis kunvenojn por kunkvartalanoj kiuj ankoraŭ konas neniun Esperanto-vorton.
La plejparto de la eventoj okazas en la biblioteko de la Cseh-Domo. IEI krome ankaŭ vendas kaj publikigas librojn, ne nur pri instruado, sed ankaŭ pri la historio de Esperanto.
Dum la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento IEI edukis pli ol 400 Cseh-metodajn instruistojn. Kvardeko el ili migris ĉefe tra Eŭropo, donante kursojn. Dum tiu epoko multaj Cseh-metodaj kursoj kaj konferencoj pri la instrumetodo estis organizitaj en vilao apud la orient-nederlanda urbo Arnhem, la t.n. Esperanto-Domo, kiun la urbestraro disponigis al IEI.
La celo de IEI (laŭ la statutoj) estas:
1. La celo de la fondaĵo estas:
- progresigi la uzadon de la lingvo Esperanto kiel internacia komunikilo;
- progresigi la konon de Esperanto;
- progresigi la instruadon de la lingvo Esperanto.
2. La fondaĵo klopodas atingi ĉi tiun celon per plenumado, plenumigado aŭ subteni la plenumadon de la jenaj aktivaĵoj:
- kompetentigi instruistojn kaj aktualigi ilian kompetentecon por instrui Esperanton;
- doni Esperanto-kursojn kaj organizi konversaciajn kunvenojn;
- evoluigi kaj eldoni materialon por Esperanto-instruado kaj skribe kaj bite;
- disponigi materialon por Esperanto-instruado kaj -informado;
- organizi kunvenojn pri la historio kaj kulturo de Esperanto;
- kolekti kaj disponigi librojn, periodaĵojn kaj aliajn objektojn en la lingvo Esperanto aŭ koncerne Esperanton;
- bitigi kaj tiuforme disponigi Esperanto-materialon;
- eldoni publikaĵojn en la lingvo Esperanto aŭ koncerne Esperanton;
- produkti kaj disponigi komputilprogramojn por la uzado de Esperanto;
- esplori la lingvon Esperanto kaj ĝian konkretan uzadon;
- bonteni kontaktojn kaj interŝanĝi informojn kun personoj kaj instancoj engaĝitaj aŭ okupiĝantaj pri la supre menciitaj aktivaĵoj;
- plenumi ĉiujn ceterajn agojn, kiuj plej vastasence rilatas al la supre menciitaj aktivaĵoj aŭ estas utilaj por tio.
3. La fondaĵo ne celas krei profiton.



Utilaj ligiloj
Pri la instituto:
Pri Esperanto en Nederlando:
Pri Esperanto tutmonde:
Pri esploro kaj instruado:
Lernu Esperanton:
Aferoj koncerne la nederlandan leĝon:
- KvK-numero: 41151853
- RSIN-numero: 003483885
- IEI estas ANBI (Establaĵo Celanta la Ĝeneralan Utilon)
Via de knop hieronder vindt u het jaarverslag over 2023.
La Fondaĵo Internacia Esperanto-Instituto funkcias konforme al privateca protokolo:
- Ni neniam konigas personajn informojn kun eksteraj perantoj.
- Ni nur konservas personajn informojn por:
- finaranĝi mendojn laŭ via peto;
- respondi al (ret)poŝto laŭ via peto.
- Por tiuj celoj ni konservas:
- via bankkontnumero;
- via retpoŝt- kaj/aŭ hejmadreso.
- Ni neniam konservas informojn pli longe ol estas racie.