Novaĵoj kaj eventoj de
Internacia Esperanto- Instituto
Ĉi tie vi trovas informojn pri niaj eventoj kaj agoplano.

IEI serĉas fotojn kaj rakontojn
La Internacia Esperanto-Instituto havas riĉan historion internacian kaj hagan. Se vi en via propra aŭ loka asocia arĥivo trovus fotojn aŭ rakontojn pri la instituto, ni kore bonvenigas tiujn materialojn, rete aŭ poŝte.
Zamenhoftago por nederlandlingvanoj
Je la 9-a de december 2023 IEI organizos Zamenhofan Tagon por nederlandlingvanoj sen kono de Esperanto. Bonvolu inviti viajn ne-esperantistajn amikojn!
Instruado
- esplori eblojn por fari novan sistemon por instrui kaj ekzameni laŭ la Cseh-metodon.
- daŭrigi kontaktojn kun lernejoj en Hago.
- organizi Esperanto-kurson en Hago.
- esplori eblojn por krei retan kurson laŭ la rekta metodo.
- stimuli komencantojn partopreni en Esperanto-eventoj.
Eldonado
- bitigi Cseh-klasikaĵojn por meti retejen.
- stimuli la mendon de Esperanto-literaturo.
Organizado
- inviti haganojn al la Cseh-Domo.
- reklami Esperanton en eventoj, kiel foiroj.
Konservado
- kolekti librojn, ktp. el heredaĵoj, donacoj, ktp.
- daŭre inventari la arĥivejon.
- ebligi ke oni povas konsulti la bibliotekon.
- ebligi ke oni povas konsulti la arĥivejon.
- bitigi arĥivaĵojn, ĉi-jare sonujojn.
Kunlaborado
- daŭre aktualigi la retejon iei.nl kaj la IEI-paĝojn de Facebook kaj Vikipedio.
- kune kun Esperanto-organizaĵoj en Nederlando kaj Belgio organizi kaj subteni aranĝojn.
- alimaniere bonteni kontaktojn kaj interŝanĝi informojn kun tiuj personoj kaj instancoj.
- 22/09/2024: Just Peace Open Day en la Cseh-Domo.
- 01/06/2024: Provleciono Bewust Den Haag en la Cseh-Domo.
- 23/03/2024: Walking Dinner: loĝantoj de Archipelbuurt vizitis la Cseh-Domon en la vespero.
- 14/02/2024: Artikolo en nederlanda gazeto AD pri Esperanto. Legu ĉi tie.
- 09/12/2023: Zamenhoftago en la Cseh-Domo por interesatoj pri Esperanto.
- 23/10/2023: Malferma Tago: La Cseh-Domo bonvenigis vizitantojn. Notu ke vi estas ĉiam bonvena post interkonsento!
- 09/09/2023: Budo ĉe somerfestivalo: La Internacia Esperanto-Instituto havis budon je la somerfestivalo de Bewust Den Haag.
- 13/05/2023: Rabata Librovendado en la Cseh-Domo.
- 18/03/2023: Walking Dinner: loĝantoj de Archipelbuurt vizitis la Cseh-Domon.
- 24/02/2023: Provleciono por najbaroj.
- 06/08/2022: Malferma Tago, kiujn vizitis najbaroj.
- Ĉirkaŭ 2021: La kronviruso malpermesis eventojn en la Cseh-Domo.
12/09/2020 Reta jubilea festo
Dum la 125-a naskiĝdatreveno de Andreo Cseh IEI festis la 90-an jubileon de la Instituto. Prelegis interalie Zsófia Kóródy, Peter Zilvar, Roman Dobrzyński, Irek Bobrzak, prof. Nina Danylyuk kaj José Antonio Vergara.
La estraranoj de IEI prelegis pri la historioj de la fondintoj de IEI kaj de IEI mem. Inter la prelegoj estis muzikaj kontribuoj de Ĵomart kaj Nataŝa kaj de Saskia Veen kaj Bert de Wit.
La tuta programo kaj resumo estas videbla ĉi tie.
- 24/05/2020: la Internacia Esperanto-Instituto ekzistas 90 jarojn!
14/12/2019 Zamenhoftago en la Cseh-Domo
Kunvenis naŭ gesamideanoj por partopreni la ĉi-jaran feston.
Unue Heidi Goes, lingvisto kaj historiisto, priprelegis la historion de la Esperanto-movado en Indonezio.
Poste ni ricevis de Katalin Kováts la malĝojan novaĵon pri la morto de eksestrarano Mila van der Horst-Kolińska. IEI respekte silentis dum unu minuto honore al Van der Horst-Kolińska, kiu estis la ĉefkreinto de la kurso “Mazi en Gondolando” kaj gvidis la instruan fakon de IEI.
Tagmeze ni kune manĝis en loka indonezia restoracio. Post reveno en la Cseh-Domo, Goes priparolis sian instruan agadon en Kabindo, Angolo. La bonetosa tago finiĝis per historia kvizo, komuna kantado kaj bela harpludo de estrarano Saskia Veen.
- 22/06/2019 Ed Borsboom eksiĝis kiel estrarano de la IEI
- 17/04/2019 Christoph Klawe eksiĝis kiel estrarano de la IEI
- 06/04/2019 Mar-Janne van Velthoven nova kasisto
- 27/02/2019 Blogero pri IEI kaj Esperanto troveblas ĉe Bewust Den Haag (nederlandlingve)
- 02/02/2019 Ward de Kock elektita nova estrarano
15/12/2018 Zamenhof-Festo en la Cseh-Domo
Kunvenis 21 gesamideanoj por partopreni la aranĝon. Komence Marc van Elburg, artisto de la kooperativo “Motel Spatie” en Arnhemo, prezentis la rezultojn de siaj esploroj pri la historio kaj fato de la fama, iama arnhema Esperanto-domo, ejo de grava agado de Andreo Cseh. Post agrabla kuna tagmezpaŭzo en itala restoracio Jordan Girardin, doktoro pri historio, prezentis sian aktualan esplorprojekton “Esperplena lingvo en amika ejo” pri la demografio de la partoprenintoj de la unuaj UK-oj. D-ro Girardin nuntempe laboras kiel stipendiulo de la Germana Akademia Interŝanĝo Servo en la Leibniz-instituto pri eŭropa historio en Majenco, Germanio. Li nur la duan fojon partoprenis Esperanto-renkontiĝon kaj tamen prelegis esperante. Interesa tago finiĝis per instiga literatura kvizo kaj kuna kantado de amuzaj kantoj, ĉiuj akompanitaj de la belsona harpludo de IEI-estraranino Saskia Veen. Tre ĝojiga fakto estis la ĉeesto de multaj junaj Esperantistoj, kiuj senprobleme miksiĝis kun la anoj de la pli aĝa generacio. Sume estis sukcesa kaj inspira evento, kiu pasis en bonega etoso.
- 01/10/2018 Renovigita retejo lanĉita
30/07/2018 Forpaso de Piet Buijnsters (12/11/1941 — 30/07/2018)
Kun granda tristeco ni devis anonci, ke nia amiko Piet Buijnsters forpasis la 30-an de julio 2018. Li estis estrarano de IEI depost 2008. Komence de sia profesia vivo Piet laboris ĉe Philips kiel komputilprogramisto kaj sistemanalizisto. Li poste studis entreprenan psiĥologion kaj estis docento kaj konsilanto pri entreprena gvidado por estraj profesioj en hospitaloj. Li ankaŭ faris diversajn komputil-programojn por instruado kaj por sanzorgaj profesioj. Esperantisto li estis depost 1956. Dum multaj jaroj li estis estrarano de la E-klubo de Eindhoven kaj poste prezidanto de la E-klubo de Nimego (Nijmegen). Li kelkfoje partoprenis Universalajn Kongresojn, i.a. Helsinki, Antverpeno, Roterdamo, Lillo kaj ankaŭ diversajn regionajn kunvenojn. Li okupiĝis intense kaj tre sukcese pri tradukado. Ĉe FEL estis eldonita lia traduko de La morto en Venecio de Thomas Mann kaj ĉe IEI eldoniĝis Urug de Hella S. Haasse kaj Zinko de David Van Reybrouck. Liaj interesoj speciale estis komputilaj sistemoj rilate al Esperanto. Li i.a. programis poŝtelefo-apojn por lerni Esperanton. Lastatempe li ankaŭ transprenis la redaktorecon de la nederlanda Esperanto-gazeto Fenikso.
Per ĉiuj tiuj aktivaĵoj Piet kun sia persona, ege simpatia maniero akorde kun la idealoj de la Esperanto-Movado efike kaj grave kontribuis al la mutuala kompreno inter homoj kaj tiel al paco.
Ni neniam forgesos lin.
- 25/05/2018 Prelego pri la iama Esperanto-Domo en Arnhem
- 07/04/2018 Konciza seminario pri la Cseh-instrumetodo
- 24/02/2018 Bert de Wit eksiĝis kiel estrarano de IEI
- 28/01/2018 Librokafejo: Viktimoj de J.Baghy
- 22/12/2017 Eldono de Zinko de David Van Reybrouck (traduko Piet Buijnsters)
- 15/11/2017 Zamenhof-memorkunveno en pola ambasadejo
- 26/11/2017 Librokafejo: La vila mano de H.Bulthuis
- 28/10/2017 Festa Zamenhof-memortago en Lunteren
- 22/10/2017 Librokafejo: Vitralo de J.Francis
- 13/10/2017 Studsemajnfino en Bornerbroek
- 29/09/2017 DRONGO-lingvofestivalo
- 24/09/2017 Librokafejo: Okuloj de Marjorie Boulton
- 30/08/2017 Lernolibroj por nepagipovaj landoj
- 28/07/2017 Eldono de Kie miozotas memor’ de Ed Borsboom
- 20/07/2017 Malfermo de Esperanto-sekcio en biblioteko de Słupsk, Pollando
- 17/07/2017 Eldono de Baza Esperantokurso de Mateo Firmino
- 12/07/2017 Intervjuo pri IEI kaj Esperanto por retejo de kvartalo en Hago
- 25/06/2017 Librokafejo: Ombro sur interna pejzaĝo de Štimec
- 28/05/2017 Librokafejo: Urug de Hella Haasse (traduko Piet Buijnsters)
- 23/04/2017 Librokafejo: Bakŝis de L.Newell
- 01/04/2017 Prelegoj pri Parolskribaj sistemoj por Esperanto kaj pri la novelo Zinko
- 26/03/2017 Librokafejo: Kredu min sinjorino de Cezaro Rosetti
- 10/12/2016 Zamenhof-festo kaj honorigo en la Cseh-domo
- 22/10/2016 Enkonduka prelego pri la Esperantoliteraturo
- 30/09/2016 Prelegoj dum DRONGO-lingvofestivalo
- 01/09/2016 Ed Borsboom eksiĝis kiel prezidanto de IEI
- 04/06/2016 UEA/KER-ekzamenoj ĉe IEI
- 11/05/2016 Prelego pri “Kiel ni povas ekscii ion pri la estonteco de nia vivmedio”.
- 29/04/2016 Apo por lerni Esperanton per Android-poŝtelefono
- 23/04/2016 Dua konversacia renkonto por Duolingolernantoj
- 03/04/2016 Unua konversacia renkonto por Duolingolernantoj
- 19/03/2016 Novaj estraranoj ĉe IEI
- 12/12/2015 Zamenhof-festo en la Cseh-domo
- 25/07/2015 IEI partoprenis en UK de Lillo
- 30/05/2015 UEA/KER-ekzamenoj ĉe IEI
- 14/03/2015 Literaturtago
- 13/12/2014 Zamenhof-festo en la Cseh-domo
- 15/11/2014 Prelegoj dum KAEST
- 12/10/2014 Kunveno kun pola asocio
- 11/10/2014 Literaturkunveno
- 11/10/2014 Instrua kunveno pri la tekstkontrolilo ESPSOF
- 12/09/2014 Els van Dijk Honora Kunlaboranto de IEI
- 01/08/2014 Christoph Klawe prezidanto de UMEA
- 17/05/2014 UEA/KER-ekzamenoj ĉe IEI
- 14/03/2014 Cseh-seminario
- 21/01/2014 Nova statuto
- 4/12/2013 Zamenhof-festo en la Cseh-domo
- 19/11/2013 Adiaŭo de eksestraranoj Kees Bos kaj Toon Witkam
- 05/10/2013 Librolega kunveno
- 01/08/2013 Rememoraj eventoj pri Karolo Piĉ
- 26/07/2013 Radio-intervjuo pri Esperanto
- 10/05/2013 Prelego pri Andreo Cseh
- 17/04/2013 Prelego pri Karolo Piĉ
- 13/04/2013 Urug kaj Urug: komparo de du tradukoj
- 08/12/2012 Zamenhof-festo en la Cseh-domo
- 13/10/2012 (Ekstra) Tago de librolegado
- 14/07/2012 OSIEK-konferenco pri Sciencfikcio kaj robotoj
- 15/04/2012 Publikigo de Hella S. Haasse, Urug (Oeroeg) en Esperanto
- 04/04/2012 Vizito al Treviro (Trier)
- 31/03/2012 Tago de librolegado (kun televida registrado)
- 21/01/2012 Premio por la tradukteamo de MondeDiplo
- 15/12/2011 Intervjuo pri Esperanto, lingvo de la espero
- 10/12/2011 Zamenhof-festo en la Cseh-domo
- 23/08/2011 Nova Honora Kunlaboranto de IEI
- 09/07/2011 Prelegoj pri Konversacia Vortaro en Nimego
- 02/04/2011 Prezentado de filmo pri komputilaj mastrumaj sistemoj
- 26/03/2011 Literatura kurso
- 12/02/2011 Prezentado de japana filmo kun Esperantosubtekstoj
- 09/01/2011 Prelego pri Konversacia Vortaro en Amsterdamo
- 18/12/2010 Zamenhof-festo en la Cseh-Domo
- 26/11/2010 Kunveno de GIL, Gesellschaft für Interlingvistik
- 18/11/2010 KAEST Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
- 27/03/2010 Literatura kurso
- 12/12/2009 Zamenhof-festo en la Cseh-domo
- 26/08/2009 Nova Cseh-instruisto
- 14/08/2009 IEI dum la UK en Bjalistoko
- 09/05/2009 Enkonduko en la legado de libroj (Literatura kurso)
- 27/01/2009 Nova Cseh-instruisto
- 15/12/2008 Zamenhof-festo en la Cseh-domo
- 01/12/2008 Enoficigo de universitata profesoro
- 31/10/2008 FAME-premio por IEI
- 11/09/2008 Nova estrarano ĉe la Internacia Esperanto-Instituto
- 14/08/2008 Metodologia kunveno de Cseh-instruistoj
- 07/08/2008 Nova Cseh-instruisto
- 20/12/2007 Zamenhof-festo en la Cseh-Domo
- 18/10/2007 Nova Honora Kunlaboranto de IE
Okazis reta festo okaze de la 90-a jubileo de IEI