Arĥivejo de la
Internationaal Esperanto-Instituut
Inhoud
La arĥivejo de IEI konservas diversajn arĥivojn kaj kolektojn.
Inventaroj ne jam ekzistas pri ĉiu temo kaj ne ĉiu temo estas entute publika.
Skanaĵoj estas disponeblaj en malgrandaj kvantoj se nur volontulo havas tempon disponeblan kaj kondiĉe ke la materialo estas publika.
La arĥivo de IEI konsistas el leteroj, objektoj kaj administraj dokumentoj.
1929-nun – 22 metroj
Arĥivo de Andreo Cseh
La arĥivo de Andreo Cseh konsistas el leteroj kaj dokumentoj, personaj objektoj kaj fotoj.
1930-1979 – 2 metroj
Arĥivo de la Universala Ligo
La arĥivo de la Universala Ligo konsistas el leteroj, protokoloj, financaj kaj administraj dokumentoj
1945-1963 – 0,63 metroj
Kolekto de la Esperanto-Domo
La kolekto de la Esperanto-Domo en Arnhem estas parto de la arĥivo de IEI. La kolekto konsistas el diversaj administraj dokumentoj kaj originala teleraro.
1931-1944 – 0,5 metroj
La fotokolekto de La Praktiko estas parto de la arĥivoj de IEI kaj la Universala Ligo.
Ĝi konsistas el fotoj senditaj al la redaktejo cele de publikigo.
1921-1970 – 1 metro
Leterkolekto de Cseh kaj Isbrücker
La leterkolekto de Cseh kaj Isbrücker konsistas el diversaj leteroj al konataj esperantistoj.
1917-1979 – 0,75 metro
Arĥivo de Esperanto bij het onderwijs
La arĥivo de Stichting Esperanto bij het onderwijs konsistas el dokumentoj kaj leteroj ĝis la malfondo de la fondaĵo en 2004.
Arĥivo de Eŭgeno Lanti
La arĥivo de Eŭgeno Lanti konsistas el diversaj dokumentoj kolektitaj dum la verkado de Vivo de Lanti de Ed Borsboom.
Arĥivo de Fine Ĝi Venkos
La arĥivo de Fine Ĝi Venkos (la haga sekcio de LEEN) konsistas el diversaj dokumentoj kaj leteroj (1948-1978), prezidanta martelo kaj sekcia flago.
Arĥivo de Jo van Hulst
La arĥivo de Jo van Hulst konsistas el leteroj el diversaj landoj.
Arĥivo de Louis Verhoeven
La arĥivo de Louis Verhoeven (1886-1983) konsistas el pingloj kaj mallonga vivpriskribo.