La Internacia Esperanto-Instituto estas organizo de volontuloj. Por daŭrigi la laboron, IEI bezonas vian helpon.
Estrarano
La Internacia Esperanto-Instituto serĉas estraranojn! Nuntempe IEI bezonas kunlaborantojn kiuj povas facile vojaĝi al Hago. Vi ankaŭ bonvenas kontakti la instituton nur por konigi la eblojn por kunlabori.
UX/UI-dezajnisto
La Internacia Esperanto-Instituto serĉas dezajniston, kiu volas kunlabori por krei retajn lernmaterialojn. IEI serĉas esperantiston kun alta scio pri Illustrator, Photoshop, Adobe XD kaj Zepplin, Material Design (aŭ similaj dezajnaj ŝablonaj normoj).