Inspiriga provleciono en Cseh-Domo

Hodiaŭ la Internacia Esperanto-Instituto bonvenigis membrojn de la reto Bewust Den Haag por provleciono de Esperanto. La renkontiĝo estis ege inspiriga. Estis la unua renkontigo kun Esperanto por la partoprenantoj. Ili admiris la filozofion de la lingvo kaj estis imponita de la fleksebleco de la lingvo.

Post la preparita parto de la tago, ni plue parolis pri la ideo de universala mondlingvo en la kunteksto de la nuna stato de la mondo.

eoEsperanto