Estas la dua jaro, ke la Internacia Esperanto-Instituto partoprenas en Walking Dinner (promena vespermanĝo): kultura aranĝo en la Archipelbuurt en Hago. Antaŭ ol la promenantoj ekmanĝu ĉe diversaj lokoj en la kvartalo, ili vizitas en grupoj de tridek diversajn kulturajn institutojn en la Archipelbuurt, kiel la Couperusmuseum, la Damesleesmuseum kaj la Internacia Esperanto-Instituto. Kiuj vizitis la Cseh-Domon hodiaŭ, tiujn elektis algoritmo, tiel ke estas tridek aliaj kvartelanoj ol pasintjare.
La estraro de IEI prezentis pri Esperanto al la scivolemaj kvartalanoj.