Novaĵoj kaj eventoj de
Internacia Esperanto- Instituto

Ĉi tie vi trovas informojn pri niaj eventoj kaj agoplano.

IEI serĉas fotojn kaj rakontojn

La Internacia Esperanto-Instituto havas riĉan historion internacian kaj hagan. Se vi en via propra aŭ loka asocia arĥivo trovus fotojn aŭ rakontojn pri la instituto, ni kore bonvenigas tiujn materialojn, rete aŭ poŝte.

Zamenhoftago por nederlandlingvanoj

Je la 9-a de december 2023 IEI organizos Zamenhofan Tagon por nederlandlingvanoj sen kono de Esperanto. Bonvolu inviti viajn ne-esperantistajn amikojn!

Instruado
  • esplori eblojn por fari novan sistemon por instrui kaj ekzameni laŭ la Cseh-metodon.
  • daŭrigi kontaktojn kun lernejoj en Hago.
  • organizi Esperanto-kurson en Hago.
  • esplori eblojn por krei retan kurson laŭ la rekta metodo.
  • stimuli komencantojn partopreni en Esperanto-eventoj.
Eldonado
  • bitigi Cseh-klasikaĵojn por meti retejen.
  • stimuli la mendon de Esperanto-literaturo.
Organizado
  • organizi Zamenhoftagon en la Cseh-Domo.
  • inviti haganojn al la Cseh-Domo.
  • reklami Esperanton en eventoj, kiel foiroj.
Konservado
  • kolekti librojn, ktp. el heredaĵoj, donacoj, ktp.
  • daŭre inventari la arĥivejon.
  • ebligi ke oni povas konsulti la bibliotekon.
  • ebligi ke oni povas konsulti la arĥivejon.
  • bitigi arĥivaĵojn, interalie de Andreo Cseh.
Kunlaborado
  • daŭre aktualigi la retejon iei.nl kaj la IEI-paĝojn de Facebook kaj Vikipedio.
  • kune kun Esperanto-organizaĵoj en Nederlando kaj Belgio organizi kaj subteni aranĝojn.
  • alimaniere bonteni kontaktojn kaj interŝanĝi informojn kun tiuj personoj kaj instancoj.
  • 09/12/2023: Zamenhoftago en la Cseh-Domo por interesatoj pri Esperanto.
  • 23/10/2023: Malferma Tago: La Cseh-Domo bonvenigis vizitantojn. Notu ke vi estas ĉiam bonvena post interkonsento!
  • 09/09/2023: Budo ĉe somerfestivalo: La Internacia Esperanto-Instituto havis budon je la somerfestivalo de Bewust Den Haag.
  • 13/05/2023: Rabata Librovendado en la Cseh-Domo.
  • 18/03/2023: Walking Dinner: loĝantoj de Archipelbuurt vizitis la Cseh-Domon.
  • 24/02/2023: Provleciono por najbaroj. 
  • 06/08/2022: Malferma Tago, kiujn vizitis najbaroj.
  • Ĉirkaŭ 2021: La kronviruso malpermesis eventojn en la Cseh-Domo. 
12/09/2020 Reta jubilea festo

Dum la 125-a naskiĝdatreveno de Andreo Cseh IEI festis la 90-an jubileon de la Instituto. Prelegis interalie Zsófia Kóródy, Peter Zilvar, Roman Dobrzyński, Irek Bobrzak, prof. Nina Danylyuk kaj José Antonio Vergara.

La estraranoj de IEI prelegis pri la historioj de la fondintoj de IEI kaj de IEI mem. Inter la prelegoj estis muzikaj kontribuoj de Ĵomart kaj Nataŝa kaj de Saskia Veen kaj Bert de Wit.

La tuta programo kaj resumo estas videbla ĉi tie.

  • 24/05/2020: la Internacia Esperanto-Instituto ekzistas 90 jarojn!
14/12/2019 Zamenhoftago en la Cseh-Domo

Kunvenis naŭ gesamideanoj por partopreni la ĉi-jaran feston.

Unue Heidi Goes, lingvisto kaj historiisto, priprelegis la historion de la Esperanto-movado en Indonezio.

Poste ni ricevis de Katalin Kováts la malĝojan novaĵon pri la morto de eksestrarano Mila van der Horst-Kolińska. IEI respekte silentis dum unu minuto honore al Van der Horst-Kolińska, kiu estis la ĉefkreinto de la kurso “Mazi en Gondolando” kaj gvidis la instruan fakon de IEI.

Tagmeze ni kune manĝis en loka indonezia restoracio. Post reveno en la Cseh-Domo, Goes priparolis sian instruan agadon en Kabindo, Angolo. La bonetosa tago finiĝis per historia kvizo, komuna kantado kaj bela harpludo de estrarano Saskia Veen.


  • 22/06/2019 Ed Borsboom eksiĝis kiel estrarano de la IEI
  • 17/04/2019 Christoph Klawe eksiĝis kiel estrarano de la IEI
  • 06/04/2019 Mar-Janne van Velthoven nova kasisto
  • 27/02/2019 Blogero pri IEI kaj Esperanto troveblas ĉe Bewust Den Haag (nederlandlingve)
  • 02/02/2019 Ward de Kock elektita nova estrarano

15/12/2018 Zamenhof-Festo en la Cseh-Domo

Kunvenis 21 gesamideanoj por partopreni la aranĝon. Komence Marc van Elburg, artisto de la kooperativo “Motel Spatie” en Arnhemo, prezentis la rezultojn de siaj esploroj pri la historio kaj fato de la fama, iama arnhema Esperanto-domo, ejo de grava agado de Andreo Cseh. Post agrabla kuna tagmezpaŭzo en itala restoracio Jordan Girardin, doktoro pri historio, prezentis sian aktualan esplorprojekton “Esperplena lingvo en amika ejo” pri la demografio de la partoprenintoj de la unuaj UK-oj. D-ro Girardin nuntempe laboras kiel stipendiulo de la Germana Akademia Interŝanĝo Servo en la Leibniz-instituto pri eŭropa historio en Majenco, Germanio. Li nur la duan fojon partoprenis Esperanto-renkontiĝon kaj tamen prelegis esperante. Interesa tago finiĝis per instiga literatura kvizo kaj kuna kantado de amuzaj kantoj, ĉiuj akompanitaj de la belsona harpludo de IEI-estraranino Saskia Veen. Tre ĝojiga fakto estis la ĉeesto de multaj junaj Esperantistoj, kiuj senprobleme miksiĝis kun la anoj de la pli aĝa generacio. Sume estis sukcesa kaj inspira evento, kiu pasis en bonega etoso.


  • 01/10/2018 Renovigita retejo lanĉita
 
30/07/2018 Forpaso de Piet Buijnsters (12/11/1941 — 30/07/2018)

Kun granda tristeco ni devis anonci, ke nia amiko Piet Buijnsters forpasis la 30-an de julio 2018. Li estis estrarano de IEI depost 2008. Komence de sia profesia vivo Piet laboris ĉe Philips kiel komputilprogramisto kaj sistemanalizisto. Li poste studis entreprenan psiĥologion kaj estis docento kaj konsilanto pri entreprena gvidado por estraj profesioj en hospitaloj. Li ankaŭ faris diversajn komputil-programojn por instruado kaj por sanzorgaj profesioj. Esperantisto li estis depost 1956. Dum multaj jaroj li estis estrarano de la E-klubo de Eindhoven kaj poste prezidanto de la E-klubo de Nimego (Nijmegen). Li kelkfoje partoprenis Universalajn Kongresojn, i.a. Helsinki, Antverpeno, Roterdamo, Lillo kaj ankaŭ diversajn regionajn kunvenojn. Li okupiĝis intense kaj tre sukcese pri tradukado. Ĉe FEL estis eldonita lia traduko de La morto en Venecio de Thomas Mann kaj ĉe IEI eldoniĝis Urug de Hella S. Haasse kaj Zinko de David Van Reybrouck. Liaj interesoj speciale estis komputilaj sistemoj rilate al Esperanto. Li i.a. programis poŝtelefo-apojn por lerni Esperanton. Lastatempe li ankaŭ transprenis la redaktorecon de la nederlanda Esperanto-gazeto Fenikso.
Per ĉiuj tiuj aktivaĵoj Piet kun sia persona, ege simpatia maniero akorde kun la idealoj de la Esperanto-Movado efike kaj grave kontribuis al la mutuala kompreno inter homoj kaj tiel al paco.
Ni neniam forgesos lin.


  • 25/05/2018  Prelego pri la iama Esperanto-Domo en Arnhem
  • 07/04/2018  Konciza seminario pri la Cseh-instrumetodo
  • 24/02/2018  Bert de Wit eksiĝis kiel estrarano de IEI
  • 28/01/2018  Librokafejo: Viktimoj de J.Baghy
  • 22/12/2017  Eldono de Zinko de David Van Reybrouck (traduko Piet Buijnsters)
  • 15/11/2017  Zamenhof-memorkunveno en pola ambasadejo
  • 26/11/2017  Librokafejo: La vila mano de H.Bulthuis
  • 28/10/2017  Festa Zamenhof-memortago en Lunteren
  • 22/10/2017  Librokafejo: Vitralo de J.Francis
  • 13/10/2017  Studsemajnfino en Bornerbroek
  • 29/09/2017  DRONGO-lingvofestivalo
  • 24/09/2017  Librokafejo: Okuloj de Marjorie Boulton
  • 30/08/2017  Lernolibroj por nepagipovaj landoj
  • 28/07/2017  Eldono de Kie miozotas memor’ de Ed Borsboom
  • 20/07/2017  Malfermo de Esperanto-sekcio en biblioteko de Słupsk, Pollando
  • 17/07/2017  Eldono de Baza Esperantokurso de Mateo Firmino
  • 12/07/2017  Intervjuo pri IEI kaj Esperanto por retejo de kvartalo en Hago
  • 25/06/2017  Librokafejo: Ombro sur interna pejzaĝo de Štimec
  • 28/05/2017  Librokafejo: Urug de Hella Haasse (traduko Piet Buijnsters)
  • 23/04/2017  Librokafejo: Bakŝis de L.Newell
  • 01/04/2017  Prelegoj pri Parolskribaj sistemoj por Esperanto kaj pri la novelo Zinko
  • 26/03/2017  Librokafejo: Kredu min sinjorino de Cezaro Rosetti
  • 10/12/2016  Zamenhof-festo kaj honorigo en la Cseh-domo
  • 22/10/2016  Enkonduka prelego pri la Esperantoliteraturo
  • 30/09/2016  Prelegoj dum DRONGO-lingvofestivalo
  • 01/09/2016  Ed Borsboom eksiĝis kiel prezidanto de IEI
  • 04/06/2016  UEA/KER-ekzamenoj ĉe IEI
  • 11/05/2016  Prelego pri “Kiel ni povas ekscii ion pri la estonteco de nia vivmedio”.
  • 29/04/2016  Apo por lerni Esperanton per Android-poŝtelefono
  • 23/04/2016  Dua konversacia renkonto por Duolingolernantoj
  • 03/04/2016  Unua konversacia renkonto por Duolingolernantoj
  • 19/03/2016  Novaj estraranoj ĉe IEI
  • 12/12/2015  Zamenhof-festo en la Cseh-domo
  • 25/07/2015  IEI partoprenis en UK de Lillo
  • 30/05/2015  UEA/KER-ekzamenoj ĉe IEI
  • 14/03/2015  Literaturtago
  • 13/12/2014  Zamenhof-festo en la Cseh-domo
  • 15/11/2014  Prelegoj dum KAEST
  • 12/10/2014  Kunveno kun pola asocio
  • 11/10/2014  Literaturkunveno
  • 11/10/2014  Instrua kunveno pri la tekstkontrolilo ESPSOF
  • 12/09/2014  Els van Dijk Honora Kunlaboranto de IEI
  • 01/08/2014  Christoph Klawe prezidanto de UMEA
  • 17/05/2014  UEA/KER-ekzamenoj ĉe IEI
  • 14/03/2014  Cseh-seminario
  • 21/01/2014  Nova statuto
  • 4/12/2013  Zamenhof-festo en la Cseh-domo
  • 19/11/2013  Adiaŭo de eksestraranoj Kees Bos kaj Toon Witkam
  • 05/10/2013  Librolega kunveno
  • 01/08/2013  Rememoraj eventoj pri Karolo Piĉ
  • 26/07/2013  Radio-intervjuo pri Esperanto
  • 10/05/2013  Prelego pri Andreo Cseh
  • 17/04/2013  Prelego pri Karolo Piĉ
  • 13/04/2013  Urug kaj Urug: komparo de du tradukoj
  • 08/12/2012  Zamenhof-festo en la Cseh-domo
  • 13/10/2012  (Ekstra) Tago de librolegado
  • 14/07/2012  OSIEK-konferenco pri Sciencfikcio kaj robotoj
  • 15/04/2012  Publikigo de Hella S. Haasse, Urug (Oeroeg) en Esperanto
  • 04/04/2012  Vizito al Treviro (Trier)
  • 31/03/2012  Tago de librolegado (kun televida registrado)
  • 21/01/2012  Premio por la tradukteamo de MondeDiplo
  • 15/12/2011  Intervjuo pri Esperanto, lingvo de la espero
  • 10/12/2011  Zamenhof-festo en la Cseh-domo
  • 23/08/2011  Nova Honora Kunlaboranto de IEI
  • 09/07/2011  Prelegoj pri Konversacia Vortaro en Nimego
  • 02/04/2011  Prezentado de filmo pri komputilaj mastrumaj sistemoj
  • 26/03/2011  Literatura kurso
  • 12/02/2011  Prezentado de japana filmo kun Esperantosubtekstoj
  • 09/01/2011  Prelego pri Konversacia Vortaro en Amsterdamo
  • 18/12/2010  Zamenhof-festo en la Cseh-Domo
  • 26/11/2010  Kunveno de GIL, Gesellschaft für Interlingvistik
  • 18/11/2010  KAEST Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
  • 27/03/2010  Literatura kurso
  • 12/12/2009  Zamenhof-festo en la Cseh-domo
  • 26/08/2009  Nova Cseh-instruisto
  • 14/08/2009  IEI dum la UK en Bjalistoko
  • 09/05/2009  Enkonduko en la legado de libroj (Literatura kurso)
  • 27/01/2009  Nova Cseh-instruisto
  • 15/12/2008  Zamenhof-festo en la Cseh-domo
  • 01/12/2008  Enoficigo de universitata profesoro
  • 31/10/2008  FAME-premio por IEI
  • 11/09/2008  Nova estrarano ĉe la Internacia Esperanto-Instituto
  • 14/08/2008  Metodologia kunveno de Cseh-instruistoj
  • 07/08/2008  Nova Cseh-instruisto
  • 20/12/2007  Zamenhof-festo en la Cseh-Domo
  • 18/10/2007  Nova Honora Kunlaboranto de IE

Okazis reta festo okaze de la 90-a jubileo de IEI

2020 estis festjaro por IEI! La Instituto ekzistis 90 jarojn kaj ankaŭ estis la Jaro de Julia Isbrücker, unu el la fondintoj de IEI. Tial IEI organizis je la 12-a de septembro 2020 retan feston.
 
Estis prelegoj, paroladoj kaj kantoj videblaj pere de reta evento. Ni elkore dankas ĉiujn, kiuj partoprenis. La Jubilea Kanto, kiun verkis Saskia Veen, estas videbla ĉi tie.
eoEsperanto